Monday, July 17, 2006

KIOM KOSTAS UNU VARBATA?

Cxu multkostas varbi? Sendube, oni povas elposxigi grandan monsumon por iu ajn motivo, kaj multaj klubestroj premisas la klubkason envavus trezoron por Esperantigi la nekonatojn.

Tiu falsa premiso kauxzas oni kredi la devo por varbi apartenas al grupo (la klubo) kiu havas suficxan monon, kaj la individuo povas fari nenion.

One trovas alian helpeman leciono el la Biblio, La Agoj 3:1-7.

"Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado... Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo... por ke li petu pri almozoj la enirantejo en la templon; tiu, vidante Petro kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon. Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin. Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili. Kaj Petro diris: Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis."

Cxu ne estas rimarkinda ke Petro cxefdiscxiplo kaj forta predikanto en la etendo de Kristanismo (lia prediko en Tago de Pentekosto konvertis 3,000) -- ke li havas neniun mono!

"Nek argxentajxon nek orajxon mi havas..."

Cxu vi ecx ne havas monon por acxeti Esperanta propagandon por helpi vian varbantojn?

Nek Petro nek aliajn discxiplojn tion havis -- tamen rigardu la ceteran verson: "Sed kion mi havas, tion mi donas al vi."

Mi volas diri ke anstataux koncentras pri nia manko, aliamaniere ni emfazu tion kion ni havas.

Kaj kion havas la malricxulo? Kion ni havas kiam ni ne havas monon? Ni ankoraux havas gravajn kapablojn por varbado. Kio?

Ni havas kapablon por amikigi.

Ni havas kapablon por paroli.

Tiujn suficxas por sukcesi!


0 Comments:

Post a Comment

<< Home