Wednesday, July 05, 2006

KIO MOVAS EN LA MOVADO?

Ni ofte parolas pri la Esperantamovado, ekzemple la mondskala Esperanto movado, aux la nacia Esperanto Movado, ktp. Estas bonsenca demandi, Pri kio konsitas la "movado?" Alivorte, cxu io movas fakte?

Sxajnas al mi ke la kvanto de Esperantistoj pli grandigxis estinte ol nuntempe. Mi parolis kun veteranoj militaraj Usonaj kiuj estis taskitaj en Exuropo dum la Dua Mondmilito, kaj ili diris al mi ke vidis afisxojn ke Esperanto estis parolata tie en cxiuj trajnaj kaj busaj stacioj tra cxiu ne-Nazio lando.

Plue, mi opinias ke membreco en asocioj Esperantaj aux stagnis aux reduktigxis dum jardekoj, kvankam mi ne havas statistikojn pri tutaj landoj, tamen mi havas tiujn pri la Universala Esperanto Asocio kaj Usonaj organizoj.

Nekredeblas ke Usono havas tiel malpli UEA delegitoj, kaj same pri membroj ordinaraj de UEA. Egalas la membreco de la Esperanto Ligo de Nordameriko (ELNA) cxiu jaro malkreskas. Evidente multaj membroj ne renovigas membreco, kaj malpli novuloj kunigxis anstataxue. (Oni demandus "Kial?")

En 1937, Stalinistoj ekzekutis 2000 Esperantistojn kaj forsendis multegajn al la Gulago. Pripensu! Neniam estas tiom konataj Esperantistoj en Usono! Do, ekzistas multajn Esperantistojn en la pasinta ol hodiaux.

Cxu kia senco movas la Esperantamovado? Kie estas la moveco? Kiel gxi movas?

Jes, ekzistas movon, sed gxi ne estas difinita ne limigita per la nacionaj aux internaciaj organizoj Esperantaj.

La movado okazas en cibernatikaspacio, la mondo interreta. Nekalkulebla kvanto de personoj nefiligxitaj lernas kaj uzas Esperanton per retposxto, forumoj, mesagxado, ktp.

"Lernu," multelingva interreta fonto por komencanta al supera Esperantastudantoj (http://www.lernu.net) kavas pli ol 25.000 registrantoj. Tio vere montras kie la movo estas. La Esperantamovado kreskas je la ekspanciaj randoj de la interretaj studlokoj --- ne je nacilandaj kluboj.

Ciberstudentaoj estas memvarbataj. Neniu Esperantisto kontaktis ilin -- kontrauxe ili kontaktis Esperantistojn kauze ilia memvolo.

Nun, supozu cxiu Esperantisto varbos unu plu cxijaro. La 25.000 de "Lernu" kreskus gixis 50.000 dum la unua jaro, 100.000 sekvanta jaro, tiam 200.000, ktp.

Imagu sama aktiveco en cxiu klubo.

Ni asertas ke 2 miliono Esperantaparolantoj mondskala ekzistas. Se cxiu replikus sin, poste unu jaro estus 4 miliono, ktp.

Vi komprenas tien mi gvidas, cxu ne? Se cxiu varbigos nur unu persono jare, tio ne sxajnas tro malfacila, cxu?

Tiam vere movegus nia movado!


0 Comments:

Post a Comment

<< Home