Thursday, June 15, 2006

KIU PRIZORGAS PRI LA VARBADO?

Esperantistoj eminentas pri iajn aferojn, ekzemple kiel gratuli sin, grupfotogafi sin, defendi Esperanton kontraux kritikantoj, kaj plimalpli publiki iliajn klubojn.

Ankaux ili okupigxas pri la eldono de "Manifestoj" kaj subscribas peiticiojn kiuj ili mem skribis.

Ankaux ili sxatas "reinventi la rado," kiel oni diras. Alivorte, ili reparas io kiam gxi ne estas rompata. Precipe la komputprogramistoj ravas peni plibonigi Esperantajn studilojn ecx kiam jam funkcias bone. La homanaturo sxatas sxangxi tiun, kiun ofte ne bezonas sxangxo. Ciu laboretas.

Do, Esperantistoj (kiel grupo) scias publiki pri Esperanto, ecx bone instrui gxin. Sed kiu prizorgas pri la varbado? Rimarku kiel la plejmulto de naciaj societoj por Esperanto ne tre multe kreskigxas de jaro al jaro. Estas suficxe malfacila konservi la membraron jaro post jaro, malgraux bonfaris defendi, publiki, kaj instrui. Memstaras ke la nura problemo estas ke ili ne emfazas la varbo de novmembroj, kiu efekitigas per individua penado.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home