Saturday, June 24, 2006

LA PARABOLO PRI LA SEMISTO

La plej instrua parabolo kiu ilustras la sukcesan kaj malsukcesan laboron de la varbanto estas trovebla en la Sankta Biblio. Kompreneble mi ne intencas prezenti religian lecionon. Se mi konis pli bonan ekzemplon el Sxekspiro aux alia sekulara fonto, ja vere mi citias tiujn.

Jen la parabolo en Sankta Luko, cxapitro oka:

"La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin.

"Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon.

"Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkresis, kaj sufokis ilin.

"Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble....

"Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.

"Kaj li diris...

"La parabolo estas jena: La semo estas la vorto de Dio.

"Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj auxdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.

"Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.

"Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.

"Kaj tio, kio falis en la bonas teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton."

Rimarku kvankam ke la semo estis bona kaj la semisto laboris fidela, tamen la rezultoj ne sukcesis same cxiam.

La malsukcesajxoj restas en la kvalito aux la tero aux auxdintoj. Tio gravas. Kiam la Esperanta varbanto sincere penas esperantigas aliajn personojn. multajn ignoros tute lin/sxin, aliajn proponos la plej lamajn ekskuzojn imageblajn, kaj tiel plu.

1. Tiuj, kiuj auxdas sed poste ignoras la informajn. Ili permesas aliajn influencojn forskrapi la inviton.

2. Tiuj, kiuj reagas entuziasme komence, sed baldaux retiras sin, cxar estas malprofunduloj.

3. Tiuj, kiuj nur tro okupigxas kun multaj aferoj, iom eblas esti bona ankaux. Esperantstudo konkuras kontraux vokoj modernaj por kunigxas sanklubon. savi la balenojn, voluntigxas por helpi malricxulojn aux malsanulojn, ktp.

4. Kiuj, kiu suficxe estimas Esperanton tiel fidele dauxrigi studon malgraux kontrauxaj influoj.

Oni neniam devas malkuragxigxi kauze de malsukcesojn de aliaj personoj.

La manko pri plena sukceso estas espereble kaj neeviteble. Sed la devo de semistoj kaj varbantoj same dauxrigus siajn penojn.


0 Comments:

Post a Comment

<< Home