Sunday, August 20, 2006

BAZO FILOZOFA PRI ESPERANTO-DAUXRIGI

Ekzistas kelkajn (eblas multajn) kialojn por lerni kaj uzi Esperanton. Tamen malsama kialo subtenas nian deziron por propagi Esperanton. (Rilatas al la "ideo interna," kaj mi traktos pri tio poste.)

Ni facile malkuragxigxas en varbada laboro cxar ni ne povas certigi rezultojn.

Por rezisti tian malkuragxon, ni bezonas motivo pliforta ol tiu, kiu suficxas nur por lernado.

La manko de varbrezultojn malkuragxigas nin, kaj cxiam ni havos pli malsukceso ol sukceso. Tio estas natura.

Por tial estas grava eraro timi malsukceson.

Tamen, kio estas la antidoto kontraux malkuragxo?

Jen estas la sama ideo per aliaj vortoj:

Oni devas labori por efektivigi cxiun indajn celojn.

Se io estas farinda, tio devas esti farenda.

Ne gxenu pri rezulto, nur pri via laboro. Dum cxi tiu vivo, neniu certigxas pri la lasta rezulto de iu ajn ago.

Nur la nuntempa laboro valoras. Pripensu pri tio nune, lasu la estonecon en manoj de Dio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home