Monday, August 14, 2006

KIAL ONI DEVUS LERNI ESPERANTON?

Kial oni devus lerni Esperanton?
Ronald J. Glossop, Sankta-Luizo, Misurio, Usono,
aŭtoro de la libro "Confronting War" -- 4-a eldono -- por la "Tago de la Lernejo" ĉe la Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo, Svedio, 29 julio 2003.

"Kial oni devus lerni Esperanton?" Kompreneble, la respondo ne estas la sama por ĉiu persono. Plue estas diversaj specoj de kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri specoj de kialoj estas (1) la praktikaj kialoj, (2) la mens-pligrandigaj kialoj, kaj (3) la moralaj kialoj.

La unua praktika kialo, kiun mi volas mencii, estas por amuzi vin. Per Esperanto vi povas renkonti kaj konatiĝi kun multaj bonkoraj, interesaj, kleraj, lertaj, talentaj personoj, vojaĝi al diversaj landoj tra la tuta mondo, ĝui vere internaciajn festojn, kaj aŭskulti muzikon kaj danci dancojn de multaj kulturoj. La tuta planedo povas iĝi via ludejo.

La dua praktika kialo estas por havi konatajn (kaj eĉ ĝis nun nekonatajn) samideanajn amikojn, kiuj salutos kaj bonvenigos vin ie ajn en la mondo. Kelkfoje ili eĉ invitos vin manĝi kaj resti en siaj domoj en foraj landoj. Kiel Esperantistoj ofte diras, "Se vi volus gajni monon, studu la anglan ; sed se vi volus havi amikojn, lernu Esperanton." Sendube estas vera aforismo, ke Esperantistoj havas bonajn amikojn ĉie. Preter tio, ne forgesu, ke kelkfoje Esperantistoj eĉ trovas edzon aŭ edzinon, ĉar ili estas parto de la Esperanta komunumo.

La tria praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj kaj Aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon de alia lingvo krom la denaska lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke lernantoj povas pli rapide lerni la laŭregulan lingvon Esperanton ol Eŭropajn naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstataŭ pli malfacilajn lingvojn, poste pli avide lernas aliajn lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj kiel la latina kaj la angla ofte malkuraĝigas la lernantojn provi lerni aliajn lingvojn.

Nun mi turniĝu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras Kanada Esperantisto Doktoro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas "fenestro al la mondo." Kiam oni kapablas legi kaj aŭdi nian lingvon, oni povas informiĝi pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, jurnaloj, revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj ret-mesaĝoj. Oni povas informiĝi el neŭtrala vidpunkto pri kio okazas tra la tuta mondo.

Plue ne estas nur specifaj informoj, kiujn vi povas ekscii. Oni gajnas ankaŭ pli bonan mondkoncepton ĝenerale. Oni ne plu estos tiel ligita per lingvo al malgranda parto de la Tero kaj la vidpunktoj de tiu lingva aŭ kultura komunumo. Oni konatiĝas kun la tuta homa komunumo.

La tria speco de kialo lerni Esperanton estas por mi la plej grava. Ĝi estas la morala kialo, kaj ĝi havas du flankojn.

Unue, oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco kaj justeco ĉar oni uzas tutteran neŭtralan lingvon anstataŭ la propran nacian lingvon. Vi ne postulos ke aliuloj uzu vian lingvon, kaj ili ne postulos, ke vi uzu ilian lingvon. Sekve ekzistas sento de egaleco kaj justeco inter vi kaj aliuloj.

La dua aspekto de la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke, kiel Esperantisto, oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per Esperanto oni iĝas parto de tre grava historia movado, kiu antaŭenigas la solidarecon inter ĉiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingvo. Ni Esperantistoj konstituas tute novan specon de universala komunumo bazita sur la uzo de nia tutmonda lingvo. Ni nun kune moviĝas preter la inter-naciismo de la dudeka jarcento al la tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la multajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj ; tiel ni konservas la lingvan diversecon.

Sendube estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis. La situacioj kaj motivoj de homoj estas tre diversaj. Tamen mi esperas, ke la ideoj, kiujn mi presentis ĉi tie, helpos vin persvadi aliulojn, ke ili devus lerni Esperanton kaj aliĝi al nia evoluanta tutmonda komunumo.

Ronald J. Glossop

0 Comments:

Post a Comment

<< Home