Thursday, February 01, 2007

JUNULOJ KAJ LA E-O KLUBO

[Cxi tie estas interesa kaj grava diskuto el la retpagxo de (ELNA) (http://www.esperanto-usa.org) kiu sxajnas al mi distribuinda kun vi. Mi tradukis al angla, do vi ne konsiderus la skribantojn originajn responsan por mian tradukeraroj. -- Ricxardo)]

Ĉu la plijuna generacio ne bezonas la lokajn klubojn?

Mi partoprenis surrete diskutadon pri junaj esperantisto heiraũ. Unu tajpanto, kiu estas de la urbo Madrid, deklaris, ke tamen estas pli junuloj en la esperanta movado, estas malpli junuloj kiuj partoprentas en lokaj kluboj. (Li ne donis citaĵon de tio. Mi nur devis esti kredanta de liaj vortoj.) Li kredas, ke la TTT ebligis tiun aferon. Pasinte, homoj devis aniĝi lokajn klubon por partopreni la Esperantan movadon. Sed nun, la teknologie lerteca plijuna generacio povas lerni la lingvon surreti, kaj ankaũ renkonti multe da esperantistoj el la tuta mondo surrete. Ĉu la juna generacio ne bezonas la lokajn klubojn?

By Dreah at 2007-01-23 21:14 | Dreah's blog | login or register to post comments
------------
Lokaj grupoj = bonaj, gravaj, nesuficxaj

Eble mi tro "raŭmismas" nun, sed Esperantistoj en la reto ja antaŭenigis la komunumo dum la pasintaj jaroj, eble ne al la fina venko, sed certe al la plifortiĝo de la movado. Dum tempo, kiam aliaj mondlingvoj faliĝas kaj klenas sin al la angla lingvo, Esperanto vivas kaj fakte pli kunigas siajn gefilojn.
Lokaj grupoj nun estas ĉefe idoj de ret-agado, kaj ne la malo. Oni lernas per la reto, oni ekzercas sin per la reto, oni trovas novajn amikojn per la reto, kaj oni organizas lokajn grupojn, ofte, per la reto. Sen lokaj grupoj, Esperanto restos nur hobia-lingvo, kiel Klingon, sed lokaj grupoj ne abundas en nia lando, kaj neniam faros tion sen aktiva ret-agado.
Mi ne komprenas, kial kelkaj homoj konfuziĝas pri la unueco de la "unua vivo" kaj la "dua vivo" de la ret-loĝanto. Ĉu iu, kiu skribas leterojn, aŭ kiu parolas tra muro al amiko en alia ĉambro, ne vere komunikas? Kun Skajpo, video-babiladon, kaj virtualaj mondoj kiel Dua Vivo, fakte oni pli komunikas ol leter-amikoj - rapide, malmultkoste, kaj sen respekto al landlimoj. Similas al ĉiutaga Universala Kongreso.
Ni nun komprenas, ke la reto ne estas nur libro por trovi informo, sed ke ĝi vere estas pli facile atingebla kunejo ol loka kafejo.

By gxeremio at Wed, 2007-01-24 15:23 | login or register to post comments
---------------------------

Unua Vivo

Dum la pasintaj 50 jaroj, la partopreno je ĉiuj sociaj kluboj en usono malaltiĝas. Antaŭe estis "Oddfellows", "Elks", ktp, sed preskaŭ ĉie la nombro de partoprenantoj malkreskiĝas. Robert Putnam verkis libron Bowling Alone (Kegloludante Sole) por priskribi la aferon.

Estas verŝajne multaj kaj diversaj kialoj. Unu verŝajne estas la televidilo: multaj homoj eble preferas ian ŝajnan socian partoprenon kun imagaj homoj malantaŭ vitra ekrano -- estas pli facila kaj sekura ol vere alfronti aliajn homojn.

Clifford Stoll verkis libron, Silicon Snake Oil, pri tio ke oni uzas siajn fortojn por plifortigi surretajn komunumojn anstataŭ la "vera" komunumo" de siaj najbaroj kaj samregionoj kaj prognozis fiaskon je la sociaj vivoj de niaj komunumoj. Robert Reich ankaŭ priskribis ion tian en libro The Work of Nations ke la nova tergloba ekonomio signifas ke viaj ekonomiaj kunuloj pli verŝajne estos aliloke nun ol pasinte, kiam la tuta komunumo laboris je unu aŭ du grandaj fabrikoj: jen alia forto kiu deŝiras nian socion.

Dirinte tion, mi trovas ke la junuloj ĉe mia urbo lastatempe pli interesiĝas (dum la pasintaj du jaroj, almenaŭ) pri la loka grupo. Post tiom da intereso pri la novaj eblecoj de la interreto, mi kredas ke homoj komencas eltrovi ke ĉirkaŭ ili estas tuta mondo kiun ili povas esplori. Mi plej ŝatis tiun ĉi esprimon de tiu sinteno: Akiru por vi Unuan Vivon!.

--Steven BREWER

By limako at Wed, 2007-01-24 12:49 | login or register to post comments
--------------------
Ne.

En ĉi tiu epoko, lokaj kluboj estas nur unu el pluraj forumoj kie Esperanto estas uzata. Pro transporto kaj interreto, internacia komunikado multe pliiĝas lastatempe en historio, kaj Esperanto
multe taŭgas tiel. Ĉe lokaj kluboj oni kutime parolas saman nacian lingvon jam, kaj ordinare pli bone ol Esperanto, do konversacio estas iel "malnatura" kaj limigita.

Plue mi povas imagi ke la junuloj ne multe interesiĝas pri pasigi tempon kun plenkreskulaĉoj. Tiel opiniis ankaŭ Kent Jones. Do gravas aranĝi aferojn kiuj rekte celas junulojn.

Lokaj kluboj ĝeneralaj tamen urĝe necesas, por ke komencantoj povas efike lerni la lingvon kaj pri la movado. Plue en lokaj kluboj kolektiĝas homforto, por aranĝi regionajn, landajn kaj internaciajn kunvenojn kaj por akcepti gastojn kaj orienti novulojn.

By KriZe at Wed, 2007-01-24 11:50 | login or register to post comments
------------------------
Interesa demando . . .

La ŝanĝoj, kiujn alportis la interreto, rilatas ne nur al la "juna generacio." Mi komunikadas kun geamikoj ĉiuaĝaj per Esperantlingvaj retpoŝtoj -- mi dubas, ĉu mi same ofte farus per leteroj aŭ poŝtkartoj.

Por mi, la interreto plenigas mankojn, kiujn lokaj grupoj ne povas alfronti. Loka grupo ne kunvenas ĉiutage; loka grupo laŭnome ne estas internacia; loka grupo ne ekzistas en ĉiu loko. Mi povas imagi Esperantistojn, kiuj bone lernas la lingvon kaj partoprenas Esperantujon neniam forlasante la komputilon -- pli ofte, ol mi deziras, mi estas unu el tiaj Esperantistoj.

Sed ĉio ĉi (almenaŭ, ne per la nunaj teknologiaj rimedoj) ne anstataŭigas vivajn kontaktojn. Estas ofte lokaj grupoj, kiuj informadas pri la lingvo kaj kuraĝigas komencantojn. Mi eklernis pri Esperanto en la Interreto, faris la perpoŝtan kurson per e-poŝto, sed ne estus daŭriganta la lernadon se mi ne vidus en la loka grupo vivantajn homojn interparolantajn per Esperanto.

Interese (kaj eble iom tikle) estas facile konstati, ke la nombro de Esperanto-komunikaĵoj estas multoble pli granda en la interreta epoko, ol antaŭe. Sed ne same kreskas la nombro de Esperantistoj, aŭ la atingoj de la Movado -- mi scivolas, ĉu niaj fortoj dividiĝas pro la multegaj eblecoj komunikadi, kaj ĉu niaj interrilatoj malprofundiĝas pro la facileco de komunikado. Kiam oni devis mane skribis leteron, leteroj estis preskaŭ artaĵoj; la plejmulto de miaj retpoŝtoj estas atencoj kontraŭ la skribata lingvo (angle kaj Esperante).

La geamikojn, kun kiuj mi plej ofte kaj profunde korespondas per la interreto, mi unue renkontis en malinterreta medio -- NASK, loka grupo, regiona aŭ landa kongreso, UK. Eble tiu lokigis min inter la malpli juna generacio, malgraŭ miaj dudek kvar jaroj.

By Tim Westover at Wed, 2007-01-24
---------------

0 Comments:

Post a Comment

<< Home