Tuesday, January 09, 2007

MODELO SEKVINDA

MODELO SEKVINDA

Laux la celo de cxi tiu blogo, mi sercxis ekzemplojn de tiuj, kiuj kapablis fari bonegan unuan imponon al aliaj personoj vizagxo al vizagxe, kaj influi ilin agi laux lia celo.

Mi konsideris kiel kelkaj politikistoj povas "ekspluati cxambron," kiel oni diras. Tio signifikas ke ili povas eniras cxambron sen invito kaj saluti cxiun kun bona impono por ke ili subtenu lian kandicatecon kun mono kaj vocxdonoj por elekti lin.

Tiuj kvalitoj vere favorus Esperanto-varbanto, kaj estus tre inda lerni precize kiel tiuj politikistoj sukcesigxas.

Tamen mi malakceptis la politikista ekzemplo cxar li havas organizon subtenantan kaj por tial ke li plimalpli allogas personojn al si mem kaj ankaux por ke ili subtenas politikojn de sia partio.

Do mi dauras sercxon por trovi specon de individuo kiu sen invito povas ekparoli kun nekonatulo (ne grupano) kaj rapide konvinki tiun individuon agi konforme al sia propono. Tia persono al persono influo/varbado specife traktas celon de cxi blogo.

Mi iama konis religiajn kredantojn kiuj povas konverti ulojn per influo persona, sed ili estis malofte, kaj sxajnas al mi plej bone eviti tiaj ekzemplojn dum priparolo pri Esperanto-varbado, cxar multa da Esperantisoj estas religiofobiuloj kaj nekonsentus akscepti tian modelon ecx por aktiveco sekulara tiel disvastigi Esperanton.

Finfine mi decidis ke la plejtauxga ekzemplo mi pripensus, sed ve! --- malmultaj komprenus sen mia klarigo plua, por tial ke tia epeco de viroj havis okupadon kiu eksmodigxis antauxlonge plimalpli 50 jaroj! Ankaux, miaj kondkludoj rilatas nur en Usono. Bedauxrindi, mi ne povas plibone fari.

Antauxlonge (en Usono), antaux ekzistis cxenbutikaroj kaj bazaregoj (kaj kompreneble antaux interreta acxetado), multaj de gravaj produktoj (ekzemple: kudrimasxinoj, polvsucxiloj, encikopedaroj, kiurilaroj, Bibliaj, ktp.) estis vendinta per domo-al-domo vendistoj.

Cxiu vendisto vendis nur unu produkto, kaj frapis cxiun pordon en cxiu najbaro, en cxiu urbo, urbeto, kaj komunumo kampara. Ekzistas multaj sxercoj pri "vendistoj veturantaj," sed fakte ili faris servon valoran. Iliaj vendmetodoj malestimigxis poste pro malhonestuloj kiuj vendis varojn malakceptindajn kaj pro ruzuloj kiu fiprofitis klientojn.

Nuntempe por kialoj bonsencaj, domestroj timus malfermi la pordo kaj inviti nekonataj uloj kiu piendirus al cxiu domo. Por tial, la honesta, laborema, ekaj pordo-al-porda vendistoj estis anstatauxigxinta per la telefonvendismo. (Kaj eblas ni almetus la nebonvenata elektronikaposxto.)

Sed dum fruaj jaroj, la pordo-al-porda vendisto estis inda ekzemplo kiun la Esperanto-varbanto devus imiti.

Kial? Cxar li sinigis personecon (almenaux ekstere) pere de li estigis tujan harmonion kun kompletaj nektonatulo suficxe da tempo por efike pripropagandis ilin.

Ankaux, li havis disciplinon kaj persistado por rekontigis homojn. Kiam li spertis malkuragxon, li neniam kapitulacis.

Mi estis privilegita koni kelkaj da tiaj virojn.kiu celigis viziti 50 hejmojn tage. Do, ili enposxigis 50 moneroj (cendoj) en la maldekstramana posxo, kaj poste vizitis domon, ili movus unu cendo el maldekstra posxo al dekstramana posxo. Ili ne cxesis la taglaboron gxis tuta de monerjo restas en dekstrmana posxo, ne gravas kiom da horoj bezonis por fari tion.

Ofte ili piediris 10-15 mejloj tage, frapadis pordojn. Tiel ili vivtenis sin, kaj havis bonajn vivtenadojn.

Cxu vi povas imagi iu Esperanto-varbanto kiu laborus simile, ecx kun nur 5 cendj? Interesa konjekto, cxu ne?

Sekve mi traktos pri la personecaj trajtoj de tiuj modeloj-ekzemploj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home