Saturday, November 25, 2006

Travel from Russia with Esperanto

(from the Pasporta Servo club at Yahoo)

Saluton, estimataj Pasport-Servanoj kaj karaj geamikoj!

Nia familio sukcese efektivigis grandan vojaghon el Rusio tra Bjelorusio,
Pollando, Germanio al Parizo kaj poste al Bretonio, kien nin invitis Beatrice
kaj Michel Allee.
Nia vojagho dauhris dum 18 tagoj + 11 horoj ekde la 12.10.06 ghis la
31.10.06.matene.

Tie ni spertis koran etoson amikecan, belajn vidindajhojn, vizitis lokan
esperanto-kursojn, ech partoprenis, ilin bone organizas kaj gvidas sinjorino
Beatrice Allee. Ni klarigis al chiuj ke ni venis el malproksimega Kirov
nord-rusia dank'al Esperanto kaj chi tiu eta libro de Pasporta Servo.
Pri Parizo mi povus rakonti multon, sed mi chi tie diru nur ke nin gastigis en
Parizo bonkoraj Agnes Ravaillault, Franck Bourgeois kaj lia charma Ann, ankau
tre komunikema Monique Rouyre.

Ni gastis ankauh en germana urbo Aachen kiu tre oportune situas apud Belgio kaj
Nederlando, fakte tie ja estas oficiala tri-land-limo kaj turo de kie vi povas
ghui belan panoramon ankauh la tri landojn, ankauh tie ja ekzistis dum iom da
tempo Amikejo-lando, Moresneto.

Apud Akeno situas belga urbeto Kelmis kie ni gastis che bela familio Markarian:
Nikola kaj Martin kaj iliaj infanoj Oliver k Linda. Estis vere internacia
vespermangho: rusa familio, franco Robert Pontnau, eks-moldavano, nun akenano
Jurij Arshanskij, kaj la afablaj gastemaj dom-mastroj: german-brita familio kun
armena familinomo en Valonia parto de Belgio.

En Aachen (en Esperanto Akeno) loghas bonega chicherono Jurij Arshanskij, la
sciulo de Akenaj fabeloj, veturu tien al li.

Li chicheronis nin en Akeno mem, al Liege (Belgio) kaj al Maastricht
(Nederlando). En Berlino ni tranoktis che Lena Karpunina kaj Gerd Bussing, kaj
Gerd renkontis nin jam sufiche malfrue en stacidomo Lichtenberg. Lena verkis
libron "La bato". Mi nur iomete legis ghin sed tre ekinteresighis kaj nepre
akiru.

Ni dankas chiujn amikojn, cxu PasportServanoj ili estas au ankorau ne
PasportServanoj:
Bernadette k Henri k Stephan Lemarchand,
Johanna k Jean Pierre Pineau,
Marie Therese k Daniel Gicquel,
Pierette Rabaste'.
Tre multe por ni klopodis:
Maria Mickle,
Max Claude,
Philippe Beaudonnet k familio,
Renee Triolle,
Wojtek Usakewicz.

Ni bedauras ke ne sukcesis vin viziti.

Ni sincere dankas chiujn aliajn amikojn kiuj reehhis kaj kies nomojn mi chi tie
ne skribis.

Ankoraufoje mia familio dankegas sinjorinon Beatrice ALLEE, kiu sendis al ni
oficialan inviton, dank'al shi ni ricevis Shengenan vizon kaj do bonshancon ghui
la vojaghon.

Estime al cxiuj Sergeo Pahhomov kaj Marina kaj nia Mariana, Kirov, Rusio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home