Monday, November 06, 2006

KIAL MULTEGAJN KUMPUTILEMULON?

( Nia gastblogistino hodiaux estas Erin Piateski, kasxnome "erinja," kiu estas helpanto en la Lernu Teamo. La Esperanta traduko estas mia, kaj nur mi kulpas por erarojn ajn. Antaux sxi diris ke Esperanto en Usono emas allogi virojn kiuj estas komputilemuloj kaj ne tro gregema. Mi demandis sxin, Kial vi opinias ke Esperantokluboj en Usono havas multegajn malgregemajn komputilemulojn?)

Sxajnas ke ili generale interesigxas pri esoterajxojn kaj mi pensas ke Esperanto akordigxi kun tiuj. Kiom komputilemuloj vi konas kiuj sxatas Japonajn desegnajxojn ("anime) aux kiuj estas jxonglistoj (aux havas aliajn nekutimajn sxatokupojn?)

Ankaux mi opinias Esperantan logikan strukturon eblas akordi kun ilia intereso prio komputprogramado kaj tiel plu.

Mi opinias ke Esperanto ne estas konsiderata imitinda aux aktiveco afabla, kaj por tial allogus negregemulojn kaj neafablaulojn. Nia samideanaro estas tiel malkoncentrata ke nur personoj kiuj kutime sidas antaux komputiloj plej probable trovos Esperanton.

En Euxropo, Eo parolantoj pli koncentrigxas kaj okazas pli da eventoj kiel personoj povas cxesti sen veturi tro multaj da horoj, kaj ili povas uzi la malmultekostan trajnsistemon por iri tien. Tiuj aspektoj kombinas por faciligi sociaktivajxojn (do tiel evidentas ke Eo estas sociala kaj ne ekslusive por tiuj kiuj sidas antaux komputilojn) kaj pli granda kvanto de uloj povas cxeesti.

En Usono, ni ne havas suficxan densecon de Eo parolantoj por fari eventojn en multaj da lokoj, kaj la kvanto de junuloj kiu eblas cxeesti en granda grupaj aktivecajxoj estas malmulta cxar ne havas monon por flugi al iu ajn evento. Plue, nia trajnoj multikostas, do tio ne helpas. Ofte la sola elekto estas tro longa kaj tro teda veturo per auxtobuso.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home